Plenkreskiĝo
Sur verdaj kampoj de la bonesto
Kuŝadis mia blua animo
Liberigita de ĉia timo,
Dormanta en patrina bebkesto.
Sed mi alvenis al viva limo
De l' trankviliĝo nur en la nesto,
Kie ne premas grandkosta vesto
Kaj ne atingas min la malŝirmo.
La nova vivo maturigis min
Donante protekton kontraŭ l' envi' De l' kruda samlaborana destin'.
Nur mankas al mi fortega pasi'
Naskita de kunvivo kun virin'
Plenigata de l' ameca magi'.
Seka vojo
Flora kamp' trankviligas la dormon
Post longa tago de ega labor',
Kiam rapidiĝas batoj de l' kor'
Antaŭ enir' en la hejmodomon.
Mia korp' zorgas kontraŭ la dolor'
Ĉia, kia povas ĝeni l' homon
Kaj okazigi acidan vomon
De manĝaĵoj, kiuj iĝis trezor'.
Nur patrinkares' ne sufiĉas plu
Por resanigi min de l' sopiroj,
Por tiri min el tiu ega tru'.
Kun amikoj realiĝos l' iroj:
Tuj laciĝos ĉiu mia genu',
Sed oni manĝigos min per piroj. |
Ĉiutaga vivo
Interreto kaj skriboj en komputil',
Biciklada aŭ kaĝada gimnastiko,
Televida dramseria polemiko,
Amikoj zorgantaj pri mia vestostil'.
Revuoj traktas pri aliula ŝiko,
Dum krimulo mortigas fraton per pafil';
Servante ĉi tiu poemo kiel il',
Mi tuj iĝos doktoro pri poemiko.
Kreado estas manĝaĵo por mia mens',
Kiu ĝin fortigas, por ke ĝi laboru
Cele al la ŝanĝo de l' mondo nur per pens'.
La sciemuloj por la paco deĵoru,
Ne plu por envia komplota dens',
Kaj por ĉiam fidiron ĉian forvoru. |
Poemfarado
Kelkfoje mi pli bone skribas poemon
Ol laboran tekston verkitan en prozo,
Ĉu estas parolanta pri simpla rozo,
Ĉu estas skribanta sen elekti temon.
Pri beleco, ne mezuriĝas la dozo;
Poemumi kiel oni traktas gemon,
Mi ne povas plu kontroli tiun emon:
"Doktoro, mi suferas je 'poemozo'!"
Mi ie ajn skribas, en verda korto,
La scenej' ne gravas por poemo cela,
Sed mi plej inspiriĝas en vasta horto.
Por ke l' ideo de l' poem' estu hela,
Magion devas enhavi ĉiu vorto
Elmontranta al la mond' l' arton plej bela. |
Vesperkomenco
Birdoj flugas super la tegmento,
La sun' malaperas trans la montoj
Kaj, post kalkulo de ĉiuj kontoj,
Venas sur vizaĝon forta vento.
Ĉi tie, min ne ĉasas plu hontoj
Kaj malfortiĝas malbona sento,
Ĉar, laŭ konceptoj de mia gento,
Bonan ricevon havu venontoj.
Venonto estas sekvanta tago,
Kiun tute mi profiti devas
Marŝante aŭ naĝante en lago.
Mi kredas je tiu, kiu revas:
Kialo de al Dio la pago,
Al kiu niajn manojn ni levas. |
Nunaj tempoj
La moderno regas nian mondon
De milit' kaj mobiltelefono,
De dubo pri l' ekzisto de bono,
Kiam la hom' faras modan fondon.
Jam ne ekzistas plu gramofono,
Nur satelito por fari sondon.
Oni ne kantas plu "London, London", *
Usonaĵoj iĝis bela sono.
La mondo ne estas plu la sama,
Ĉio ŝanĝiĝis tra la jarcentoj,
Al mon' cedis lokon sento ama.
Allogas kapitalismaj tentoj
Nin kaj homoj kun menso drama:
Ĉu tio ĉi haltos laŭ la ventoj?
* Brazila muziko de Caetano Veloso |
L'epoko kaj la mondo niaj
La junularo ne plu sonĝas,
Ne oni agas komunume.
La utopioj funde plonĝas
Kaj kapitalo regas dume.
Labora nia sangodono
Nur nutras la ĉefulojn brutajn,
Ĉar ni satiĝas per duono
Dum ili havas aĵojn tutajn.
Popoloj ŝatas naivecon
Ol la konscio pri problemoj
Damnantaj ĉiun vivospecon
Pro la detruaj homaj emoj.
Militoj sen kialoj iaj
Plenigas la povulajn mensojn
Kaj intersoj tre naciaj
Korodas la tutmondajn pensojn.
Pri am' ne estas plu reguloj,
Ne la etiko plu ekzistas
Ĉar nin malamas l' aliuloj
Kaj forte la sinlu' rezistas.
Poluas la aŭtomobilo,
Ĉielen fumon ĝi direktas;
Murdotajn arbojn de hakilo
La politiko ne protektas.
Rasisme, krime, antaŭjuĝe:
Jen nia vivomaniero.
Gentetojn, kiuj vivas fuĝe,
Forlasis tute la espero.
La malsatuloj nur bedaŭras
Pro la porcioj multekostaj,
Dum l' akra manĝomanko daŭras
Eĉ en urbetoj la plej frostaj.
La solvojn oni prete kreis,
Sed la problemoj sekve venas:
Aŭ la bonuloj jam pereis,
Aŭ justo la trudulojn ĝenas.
Finante, dir' instruistina:
"Sen pac' en nia propra rondo",
Admonas la proverbo ĉina,
"Ne estos paco en la mondo". |
Poemeto necesĉambra
Feki estas emocie
Kiel kiso inter langoj,
Ĉar la merdo sennocie
Ĵetas akvon al sidvangoj.
Se vi regas ĉiuloke
Kaj ordonojn ĉiam strekas,
Mi vin memorigas ŝoke,
Ke, vi, necesĉambre, fekas.
Ĉu en hejmoj, ĉu en kluboj,
Ne troviĝas la rezisto
Kiam finas grandaj tuboj
L' arton de la kuiristo.
Se vi kantas dum fekado,
Do atentu pri la perdo:
Povas fuĝi per dancado
Via petolema merdo. |
Ĉefpaĝo
|