Ĉefpaĝo

Hajkoj en Esperanto

Aŭtoro: Eriko Fiŝuk

Hajko estas poemeto, kies origino povas esti trovata en Japanio de antaŭ kelkaj jarcentoj kaj estis plifirmigita kiel artaĵo en la 17-a jarcento. La japana nomo estas "haikai" (hajkaj), sed kelkaj anglaj poemistoj uzis la nomon "haiku" (hajku), kiu originigis la Esperantan vorton. Ĝi estas farata el tri versoj: la unua kun kvin silaboj, la dua kun sep silaboj kaj la tria ankaŭ kun kvin silaboj. Oni ne bezonas rimon. La temo plej ofta estas priskribo de natura momento okazita en la sezono, kiam la hajko estas skribata, aŭ sento, kiun la aŭtoro havas pro tiu momento de la naturo, kiu ankaŭ povas esti priskribata en la poemeto. La plej elstaraj japanaj hajkistoj estis (legu Esperante) Josa Buson, Macuo Munefusa (pli konata per la nomo Baŝoo), Kobajaŝi Issa kaj Masaoka Ŝiki. Kelkaj modernismaj poemistoj en Brazilo ankaŭ uzis ĉi tiun recepton, sed ankaŭ kun aliaj temoj, kiel ekzemple Guilherme de Almeida, Paulo Leminski kaj la nuntempa Millôr Fernandes. Alia nuntempa brazilanino, Débora Novaes de Castro, havas tre interesan retejon, la Vale dos haicais (Valo de la hajkoj), en kiu ŝi publikigis kelkajn hajkojn siajn kaj de aliaj geaŭtoroj. Ĉi-paĝe, mi havas la orgojlon kaj la plezuron montri al vi miajn proprajn hajkojn, sed skribitajn en Esperanto. Pri la silabmezuro, mi ne uzis la sistemon uzatan de la franca kaj portugala lingvoj, kie la lastaj neakcentaj silaboj de la versoj ne estas konsiderataj, ĉar mi konsideris ankaŭ la lastajn neakcentajn silabojn kiel poemajn silabojn. Legu miajn perlojn!


Mondo de stultaj
homoj luktantaj kontraŭ
aferoj stultaj.
Ho, bela lingvo
dolĉa, regula, simpla
por ĉia esprim'.
Pola geniul'
de l' ŝanĝemaj ideoj
por la homaro.
Mi ne scias, ĉu
nia supersignado
vere utilas.
Mi ĝojiĝas
se tra l' urbo promenas
por la distrado.
Patro kaj filo
promenas sur l' avenu':
dimanĉo bela.
Ĉu bela urbo?
Florianopolo ja,
en la insulo.
La sun' foriras
en alia tagfino:
nova espero.
Tago feliĉa
'stas resti kun l' amikoj
en piedpilkad'.
Floro kaj birdo:
kisanto kaj kisato
kisas nature.
Sole mi pensas
pri l' signifo de l' vivo:
mia meditad'.
Verda agropir'
beligas ruĝan teron
de mia ĝarden'.
Blua ĉielo
sen nuboj: do, ne pluvos
por nia profit'.
Ho, dolĉa knabin',
amegu min eterne,
ĉiam senhalte.
Dragonoj mensaj
ekzistas en la homoj
stultaj kaj ĝenaj.
La solvo monda
por lingv' internacia
estas Esperant'.
Di' ankoraŭ ne
ekzistis dum la aper'
de nia mondo.
Mon' kaj luksaĵoj
regas la koron de la
homo sen amo.
Mil naŭcent dek kvar:
jar', en kiu la homar'
konis l' inferon.
Rivero kaj fiŝ':
dom' kaj ĝia loĝanto,
apud la arbar'.
La sukerujo
plena je sukero kaj
etaj formikoj.
Ŝuoj ĉe la pord'
indikas, ke la patrin'
ankoraŭ dormas.
Kato sur tegment'
miaŭadas senĉese:
ĉu ekdormos mi?.
Verda stelo en
la ĉielo: Zamenhof
ridetas al ni.
Larmetoj falas
el l' okuloj: ĉu ĝojet'
aŭ tenata trist'?
Aviadiloj:
birdegoj faritaj el
malpeza metal'.
De l' urb' la stratoj
plenaj je kamionoj:
ĉiutaga viv'.
L' aŭtun' foriras
sed ankoraŭ pluvetas:
malseka klimat'.
Kolora papilo
flugas apud mia kap':
ĉu anĝeleto?
Mia kara av'
scipovis plurajn lingvojn:
inteligento.
Flavaj folioj
samarbaj al la verdaj:
brazila flago.
Morusarbego
regas arogantule
sur la monteto.
Fajret' estingas
kandelon finiĝantan:
ĉu esper'? Kie?
Aperas la sun'
en mateno glacia:
finfine, varmo.
En Esperanto
miaj hajkoj aperas
multe pli bele.
Biblio: judoj,
profetoj, kristanismo,
leteroj, rivel'.
Nur ĉe la tablo
la homoj bone manĝas
kaj gustumadas.
Mia kor' sentas
tion, kion pensas la
aliul' pri mi.
Karol Wojtyla:
la papo de la paca
justecpolitik'.
La tutmondigo
ne respektas kulturojn
kaj bestigas nin.

Ĉefpaĝo