Tio ne estas skribata en la portugala, nek la itala, nek la sveda. Temas pri Esperanto, tiu lingvo, pri kiu la "Titãs" [brazila rok-grupo], en la muziko "Miséria" ("Mizero"), diras, ke neniu scipovas ĝin. Ne estas ĝuste tiel. Ĉirkaŭ dek milionoj da homoj en la mondo praktikas la lingvon, kreita antaŭ 115 jaroj de Lazaro Ludoviko Zamenhof, polo, kiu kuraĝis sonĝi pri la vorta tutmondigo. Ĝis la 10-a de aŭgusto, geesperantistoj de la tuta mondo alvenis en Fortalezon por la 87-a Monda Kongreso de Esperanto – aŭ, kiel ili plejŝatas, "Universa Kongreso de Esperanto". Unuafoje, la lando eniras en la oficialan vojiron de la evento, ofte okazigata en Eŭropo. Ĉiujare, centoj da homoj venitaj el la kvaraj anguloj de la planedo dediĉas semajnon por praktikigi la Zamenhofan idealon. Ĉi-jare, estis elektita la ĉefurbo de Ceara-ŝtato. Profitante la ŝancon, la Tutmonda Esperantista Junulara Oragnizo (TEJO) alportis en Brazilon la 58-an okazigon de la junula versio de la kongreso. Inter la 21-a kaj la 26-a de julio, 100 reprezentantoj el 22 landoj alportis siajn kuriozajn vortojn en la stratojn de Pato Branco, 60.000-loĝanta urbo enparte de Paranao-ŝtato.
Tute ne temas pri Babelturo. Kiel se estis okazinta la miraklo de la komunikado, geesperantistoj el la tuta mondo plenumis en Pato Branco ampleksan programon kun festoj, kursoj, ludadoj kaj kulturaj agadoj, kiel se ĉiuj estis naskiĝitaj en la sama kvartalo. La japanino parolis al la germano, kiu respondis al la haitianino, kiu amuziĝis kun la francino, kiu klaĉis al la usonano, kiu debatis kun la israelanino, kiu ĉirkaŭprenis la danon, kiu ridigis ĉiujn. Ĉiuj havis po privata maniero koni Esperanton. Filino de brita patro kaj nederlanda patrino, la 19-jara anglino Petra Fantom estas denaska esperantino. “Kutime miaj gepatroj Esperante babilis unu kun la alia. Mi pensas, ke mi nur pli malfrue lernis la anglan”, ŝi kuraĝas diri. “Mi hazarde ekkonis Esperanton”, konfesas la 24-jara nikaragvano Eddy Silva Molina. “Mi eniris en domon, kiu mi pensis, ke estis ambasadejo, kie mi povus peti poŝtmarkojn por mia kolektaĵo. Oni sugestis, ke mi lernu Esperanton por komunikiĝi kun la tuta mondo kaj tiel ekhavi poŝtmarkojn el pluraj landoj. Mi ŝatis la ideon”, li rakontas.
Kiam Esperanto estas kreita, en 1887, la angla lingvo ne ĝuis la komfortan pozicion, en kiu hodiaŭ ĝi troviĝas. Estante plurlingvano, Lazaro Zamenhof proponis universan lingvon, kiu estas neŭtrala kaj facile elparolebla, nomanta ĝin "Esperanto", ("tiu, kiu esperas"). Por tio, li elektis la plej gravajn radikvortojn el pluraj devenoj. Oni kalkulas, ke 60% el ili venas el la latina lingvo, dum 30% havas anglosaksajn devenojn. Tio igas Esperanton la plej demokrata el ĉiuj lingvoj, kapabla dissemiĝi tra la planedo donante al neniu popolo la protekton per la politika aŭ ekonomia ĉefeco. “Esperanton oni uzas por fari amikecajn rilatojn, la anglan oni uzas por fari monon. Mi ne ŝatas vidi la anglan kiel universan lingvon. Tio ne pli proksimigas la homojn, ĉar ĝi ne estas dezirata, sed altrudata”, difinas Neil Blonstein, engaĝiĝita nov-jorkano ĉeestanta la kongreson.
Dialogoj – Nuntempe nombro da homoj ekvivalenta al la loĝantaro de Portugalio parolas Esperanton. Tio estas malmulta por lingvo, kiu celas esti universa lingvo. Sed tio estas sufiĉa, por ke brazilano alvenu en Moskvon kaj ne travivu malfacilojn. “Mi estis en Rusio kaj konis la tutan landon neparolante pli ol ‘bonvole’ kaj ‘dankon’ en la rusa lingvo. Tio ebligis nur pro tio, ke mi ektrovis esperantiston en Moskvo. Mi nur devis alveni en la flughavenon kaj telefoni al li”, primemoriĝas la 70-jara demultjara Amarílio Carvalho. Li ankoraŭ ne estis 20-jara, kiam li ekkonis la "karulinon" de Zamenhof per libro pri Geografio. Li tuj eksciis, ke la lingvo estas lernata en la Mauá-placo, en Rio-de-Ĵanejro, kaj urĝiĝis por enkursiĝi.
Eks-oficisto de INPS (Nacia Instituto pri Socia Gardigo), s-ro Carvalho ne estas la sola homo, kiu uzas Esperanton kiel pasporton. La 15-jara Aline Gauze kaj la 17-jara Jociandro de Almeida lernis la unuajn vortojn antaŭ tri jaroj kaj jam envojiĝis. Ili estas anoj de Atlaspatoart, teatrogrupo formata en Pato Branco antaŭ ses jaroj, kiu, en 2000, decidis traduki la dialogojn. Sub la ĉefo de la patrino de Aline, Eliane Gauze, ili provas 13 teatraĵojn en la du lingvoj [la portugala kaj Esperanto] kaj, pasintjare, ili vojaĝis por prezenti unu el ili en la brazila kongreso, en Braziljo. “Komence, ni fuŝadis iomete. Sed nuntempe nia elparolo estas tiom flua, ke por ni estas pli facile enmeti Esperantajn terminojn en la portugala versio ol flue prezenti la Esperantan version", supozas Jociandro.
Krom ol provigi la grupon, Eliane Gauze enposedigis al si la kunordigon de la kongreso en Pato Branco. "Alilande estas kutime, ke la partoprenantoj restu la tutan tagon farantaj nenion. Ĉi-jare, ni decidis investi je kulturaj agadoj. La celo estis montri iom el nia muziko kaj nia danco al la geeksterlandanoj", ŝi diras. Eĉ klasoj de kapoejro [brazila arta danc-lukto/ludo] estis ofertataj de la 35-jara bankoficisto Antonio Moreira Filho, el San-Paŭlo. Por pli amuzigi la ludon, li tradukis kelkajn tradiciajn verkojn de la ludo kaj kantigis ĉiujn. Krom ol ludi kapoejron, Antonio amuziĝas verkante Esperantajn "rap"-muzikojn. "Mi kutimas troviĝi kun 'rap'-istaro el la orienta regiono de San-Paŭlo nomata 'União da Periferia' (Antaŭurba Unio). Pro tio, ke mi neniam rikordis miajn muzikaĵojn, la anoj de la 'União da Periferia' ankoraŭ ne scias, ke mi kantas Esperante", li rakontas, refaranta gestojn nemortebligitaj de la "hip-hop"-movado. Ekde tiam, kiam li enkursiĝis en la lernejo Lingva, en San-Paŭlo, Antonio ne plu parolas la portugalan kun sia 3-jara filino. "Se ŝi petas glason da akvo, mi ŝajnigas, ke mi ne komprenis ĝis ŝi repetas Esperante. La portugalan ŝi lernas lerneje; kun mi ĉio estas malsama ol la kutima", li diras.
Pri la komenco de la vivo, pri ties embrio, Pri la freŝa venteto kiu karesas vizaĝon, Pri la kanto de la birdo, pitoreska pejzaĝo, Apudlaga trankvilo Kaj arbara kvieto, la infano kiu petolas gaje sur la sabla tero. |
Frenezagoj – Sintenoj kiel tiuj de Antonio surprizigas. Sed ekzistas homoj, kiuj faras pli frenezajn agojn nome de la lingvo. La entreprenisto Cláudio Petrycoski, proprietulo de "Atlas" Hejmaj Elektraĵoj, ne finis legi la unuan lernolibro kaj, eĉ tiel, li estas la ega "mecenato" de la lingvo en Pato Branco. Se li ne entuziasmiĝus je la ekkono de la lingvo, tiu urbo neniam ricevus trea nombro da eksterlandanoj samtempe. Ida posteulo de poloj, kiel Zamenhof, Petrycoski spektis prelegon pri la universa lingvo antaŭ kelkaj jaroj kaj enakceptis la ideon. Li invitis geinstruistojn el Kuritibo por instrui en la urbo, konvikis la teatro-grupon Atlaspatoart adopti la lingvon, ordonis, ke oni presu la frazon "Esperanto, pli ol lingvo, ĝi estas idealo" sur la skatolojn de liaj produktaĵoj, kaj kampanjis, por ke la eksurbestro Alceni Guerra sankciu, en la 1999-a, la leĝon, kiu transformigis la lingvon je ofertendan fakon en la lernejoj, kio montriĝis nefarebla pro manko de geinstruistoj. Krom tio, li stimulis la loĝantojn el la "São Roque do Chopim"-distrikto aliĝi al la afero. "Neniu vilaĝo en la mondo uzas Esperanton kiel duan lingvon. Mi pensis, ke São Roque do Chopim povus iĝi la unua kaj aperi en la 'Guiness'-libro", li rakontas. La entreprenisto ordonis, ke oni konstruu portalon omaĝe al Zamenhof, inaŭguratan ĉi-aŭguste, kaj apogis sukcesan petan subskribaron, kiu proponis la ŝanĝon de la nomo de la kvartalo al "Nova Espero".
Tie, unu el la malmultaj lernejoj, kiu ankoraŭ okazigas Esperanto-klasojn estas la Ŝtata Lernejo São Roque. Ingried Müller, unu el la instruistinoj, kiuj instruas la lingvon al la 4- ĝis 8-gradaj gelernantoj, defendas sian "vivtenadilo". "Ne ekzistas tiel facila lingvo. Sufiĉas elkape lerni la radikvortojn. La reguloj por vortformado estas simplaj kaj inter ili ne ekzistas neregulaĵoj", ŝi asertas. Ĉiuj nomvortoj finiĝas per "o", la ecvortoj finiĝas per "a" kaj la maniervortoj finiĝas per "e". Portugale, "calor" signifas "varmo", "caloroso" signifas "varma" kaj "calorosamente" signifas "varme". La verboj finiĝas: en la infinitivo per "i", en la estanta tempo per "as", en la estinta tempo per "is" kaj en la estonta tempo per "os". Do, la laboristo "laboras" estantece, "laboris" estintece kaj "laboros" estontece. Tiuj facilaĵoj permesas al la 12-jara lernantino Emanuelli Carboni bonege elparoli la lingvon. "Mi havas ankaŭ klasojn de la angla. Sed Esperanto estas multe pli facila", ŝi asertas, preta por paroli tion al la tuta mondo.
Reiri al la paĝo "Esperantaj retejoj"